Aŭstra polico trovis dekojn da kadavroj de rifuĝintoj
  2015-08-28 15:59:39  Li Lu

La aŭstra polico ĵaŭde diris, ke ili trovis dekojn da kadavroj en unu kamiono tiutage en Burgenlando, orienta Aŭstrio, kaj la kadavroj ankoraŭ ne povas esti identigitaj, tamen ili opiniis, ke la mortintoj eble estis rifuĝintoj.

La loka polico tiutage trovis dekojn da kadavroj en unu kamiono, parkita apud aŭtovojo, kun hungara registroplato kaj sen stiristo.

La polico diris, ke tiuj mortintoj eble venis el Sirio, Afganio aŭ alia lando, kaj ili ankoraŭ ne povas scii la kialon de ilia morto. Laŭ la stato de la kadavroj, oni opiniis, ke ili mortis jam longan tempon.