Okazis interpafado ĉe landlimo inter Pakistano kaj Hindio
  2015-08-28 18:33:55  Xiong Linping

Vendredon la pakistana armeo informis, ke hindaj soldatoj en tiu tago pafmortigis almenaŭ ses pakistanajn civilulojn en regiono ĉe la landlimo inter Pakistano kaj Hindio.

Tiutage la pakistana armeo deklarante diris, ke hindaj trupoj senmotive pafis en la teritorion de Pakistano ĉe la landlima regiono, kaj la pakistanaj trupoj tuje rebatis. La ambaŭflanka batalo rezultigis morton de almenaŭ ses pakistanaj civiluloj, kaj krom tio, vundiĝis ankaŭ aliaj kvardek ses homoj.

Laŭ alia raporto, proparolanto de la hindaj trupoj por landlima sekureco vendredon diris, ke en la regiono Jammu en Kaŝmiro regata de Hindio la interpafado de Hindio kaj Pakistano kaŭzis morton de tri hindaj civiluloj kaj vundiĝon de dudek du. Li konstatis, ke estis Pakistano, kiu la unua pafis.