Landlime ĉe Aŭstrio trovitas pli ol sepdek kadavroj en kamiono
  2015-08-28 19:54:53  Xiong Linping

Vendredon proparolanto de la aŭstra internafera ministejo diris, ke polico trovis kamionon kun hungara platnumero en orienta Aŭstrio landlime al Hungario, kaj en la kamiono troviĝis pli ol sepdek kadavroj.

Tiu proparolanto informis, ke en la kamiono kun hungara platnumero estis pli ol sepdek kadavroj, kaj ĉiuj mortintoj ankoraŭ ne estis identigitaj. La polico opiniis, ke tiuj ĉi mortintoj eble estis rifuĝintoj, kiuj intencis kaŝe enmigri tra tera vojo en eŭropajn landojn.

Antaŭe la aŭstra polico asertis al la ekstera mondo, ke en la kamiono kuŝis kvindek kadavroj.