Pakistana kortumo ordonis aresti eksan ĉefministron Yousuf Raza Gilani
  2015-08-28 13:33:08  Yu Rongkang

La pakistana kontraŭkorupta kortumo ĵaŭde ordonis aresti eksan ĉefministron Yousuf Raza Gilani, kiu estis implikita en kazo de korupto.

Gilani, eksa ministro pri komerco Makhdoom Amin Fahim kaj kelkaj funkciuloj de la administracio pri komerca disvolvado estas akuzitaj pri fabrikado de motivoj kaj pago de falsa komerca subvencio de kelkaj milionoj da rupioj al ŝel-kompanioj. La federacia oficejo de enketo liveris rilatajn atestojn al la kortumo.

Gilani laboris sur posteno de kelkaj malsamaj ministroj en la pasintaj jaroj. Li estis parlamenta prezidanto inter 1993 kaj 1997, vicprezidanto de la popola partio ekde 1998 kaj ĉefministro ekde 2008. Li estis eksigita de la plej supera kortumo pro "malestimo al la kortumo".