Palestina Nacia Konsilio elektos Plenuman Komitaton de PLO
  2015-08-28 14:23:23  Yu Rongkang

Prezidanto de la Palestina Nacia Konsilio Salim Zanoun ĵaŭde diris, ke en la 15a de septembro la Palestina Nacia Konsilio okazigos kunvenon por elekti novajn membrojn de la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo.

Zanoun tiutage konfirmis al la radio Palestina Voĉo, ke la kunveno de la Palestina Nacia Konsilio okazos en la urbo Ramallah de Cisjordanio kaj daŭros du tagojn. Li diris, ke granda plimulto de frakcioj de la Palestina Liberiga Organizo jam konfirmis la ĉeeston.

La Palestina Nacia Konsilio estas la plej supera aŭtoritato de la Palestina Liberiga Organizo. La organizo, fondita en 1964, estas la sola leĝa reprezentanto de la palestina popolo, agnoskita de la internacia komunumo.

Zanoun aldonis, ke la kunveno estos ŝanĝita al urĝa kunveno, se Israelo ne permesus al transmaraj membroj de la konsilio ĉeesti la kunvenon.