EU alvokas komunan respondon al krizo de enmigrintoj
  2015-08-28 17:01:17  Yu Rongkang

La aŭstria polico trovis pli ol 50 kadavrojn ĵaŭde matene en unu kamiono parkita apud aŭtovojo. Frans Timmermans, unua vicprezidanto de Komisiono de Eŭropa Unio, kaj Dimitris Avramopoulos, komisionano pri aferoj de migrado, tiutage faris deklaron, rekomendante la membroŝtatojn de la unio kunlabore respondi al la krizo de enmigrintoj. Tiutage en Vieno ankaŭ germana ĉefministro Angela Merkel kaj ŝtatestroj de aliaj membroŝtatoj de la unio diskutis pri traktado de la plej serioza krizo de enmigrintoj de post la Dua Mondmilito.

Timmermans kaj Avramopoulos diris en la deklaro, ke estas korskua la novaĵo, ke Aŭstrio trovis kadavrojn de enmigrintoj en kamiono. Ili opiniis, ke tio estas ege indigniga krimo farita de ĉeforganizanto de kontraŭleĝa migrado. La deklaro emfazis, ke ĉiuj membroŝtatoj de la unio devas solvi la krizon en kelkaj flankoj, inkluzive de intensigo de la patrolado en la regionoj ĉirkaŭ Mediteraneo, kunlaboro kun migrado-fontaj landoj kaj forta bato al reto de kontraŭleĝa migrado.