Ĉinio urĝas Japanion haltigi provokojn
  2015-08-29 14:02:02  Yu Rongkang

Ĉinio vendrede alvokis Japanion ĉesigi ĉiujn provokojn, post kiam la sekretariejo de la japana kabineto publikigis iujn informojn en sia retejo, pretendante, ke la insularo Diaoyu apartenas al Japanio.

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris vendrede vespere, ke la insularo Diaoyu kaj ĝiaj apudaj insuloj estas ĉina teritorio ekde antikvaj tempoj. Ŝi diris, ke Japanio, ne gravas, ke ĝi propagandas sian kontraŭleĝan pretendon en iu ajn maniero, neniam povas ŝanĝi la fakton, ke la insularo Diaoyu apartenas al Ĉinio. Ŝi akcentis, "Ni urĝas la japanan flankon alfronti historion, respekti faktojn kaj haltigi ĉiujn provokojn, kiuj atencas teritorian suverenecon de Ĉinio."