Ĉefo de UN refutas japanan konteston al lia ĉeesto en milita parado
  2015-08-29 14:29:50  Yu Rongkang

La japana registaro kontestis la ĉeeston de ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon al la venkotaga parado en Pekino. Ban diris vendrede en Nov-Jorko, ke ĉi-jare la tuta mondo memorfestas la 70an datrevenon de la Dua Mondmilito, kaj li kelkfoje ĉeestis similajn solenojn. Li akcentis, ke tiri lecionojn el historio kaj krei brilan estontecon estas la devo de li kiel ĝenerala sekretario de UN.

Ban diris, ke baldaŭ li komencos la naŭan viziton kiel la ĝenerala sekretario al Ĉinio kaj ĉeestos la solenadon por la 70a datreveno de la fino de la Dua Mondmilito en Pekino. Li diris: "Mi atendas refojan renkontiĝon kun ĉina prezidanto Xi Jinping kaj dankas Ĉinion por ĝiaj kontribuoj al UN."

Responde al la kontesto de Japanio, Ban diris, ke la tuta mondo memorfestas la 70an datrevenon de la fino de la Dua Mondmilito, la plej granda tragedio en la homa historio kaj festas la 70-jaran jubileon de UN. Li aldonis, ke estas tre grave tiri lecionojn el historio por iri al pli bela estonteco, kaj ĝuste pro tio li akceptis la inviton de prezidanto Xi.