Irano neas eksporton de kemiaj produktoj al Usono
  2015-08-29 14:52:57  Yu Rongkang

Irana ŝtatfunkciulo vendrede malkonfirmis la raporton, ke Irano planas eksporti kemiajn produktojn al Usono, asertante, ke rilataj entreprenoj de Irano neniam konsideris Usonon kiel potencialan merkaton.

La irana novaĵ-televido raportis, ke Mehdi Sharifi Niknafs, ĝenerala direktoro de la Irana Kompanio de Petrolkemia Komerco, diris vendrede, ke eksporto de iranaj kemiaj produktoj al Usono estas neefektivigebla ekonomie pro granda kosto de la longa vartransporto de Mezoriento ĝis Nord-Ameriko, tial rilataj produktantoj kaj eksportistoj de Irano neniam prenis Usonon kiel sian klienton.