Turka prezidento aprobis liston de provizora registaro
  2015-08-29 15:47:44  Yu Rongkang

Ahmet Davutoğlu, prezidanto de la Turka Partio de Justo kaj Disvolvo kaj ĉefministro de la transira registaro, anoncis vendrede vespere en Ankaro, ke prezidento Recep Tayyip Erdogan tiutage aprobis la liston de provizora registaro, prezentitan de li.

Junie en la parlamenta elekto la Turka Partio de Justo kaj Disvolvo gajnis 258 el la entute 550 sidlokoj de la parlamento kaj akiris la rajton por organizado de kabineto. Tamen la akiritaj sidlokoj ne sufiĉas por unuopa organizado de registaro, tial ĝi devas koalicii kun aliaj partioj.