Pli ol 300 mil rifuĝintoj kaj enmigrintoj transpasis Mediteraneon
  2015-08-29 16:23:22  Yu Rongkang

La Alta Komisarejo de UN pri Rifuĝintoj vendrede informis, ke ĉi-jare pli ol 300 mil rifuĝintoj kaj enmigrintoj transpasis Mediteraneon, kaj ĉirkaŭ 2 500 homoj mortis aŭ malaperis antaŭ ol atingi Eŭropon.

Raporto de la Alta Komisarejo de UN pri Rifuĝintoj diris, ke rapide kreskis la nombro de rifuĝintoj kaj enmigrintoj trans Mediteraneo, kaj ĉirkaŭ 200 mil el ili atingis Grekion, kaj la ceteraj iri en Italion. Sed en la lasta jaro la nombro de homoj kontraŭleĝe transpasintaj Mediteraneon kalkuliĝis al 219 miloj.

La Alta Komisarejo de UN taksis, ke ĉirkaŭ 2 500 homoj mortis aŭ malaperis en la maro antaŭ ol atingi Eŭropon trans Mediteraneo, kaj tiu ĉi nombro ne inkluzivas la viktimojn de la ŝippereo, kiu okazis ĵaŭde.