Belgio altigis nivelon de minaco por ambasadorejoj
  2015-08-29 16:58:23  Yu Rongkang

Belga ministro pri sekureco kaj internaj aferoj Jan Jambon vendrede diris, ke la nivelo de minaco estis altigita ĝis la nivelo 3 por ĉiuj ambasadorejoj.

Li diris post kunveno de kabinetaj ministroj, ke la nombro de trupoj disaranĝitaj en la stratoj pliiĝos de 160 ĝis 200, kaj pli ol 40 soldatoj certigos la protekton de ambasadorejoj.

Pafado okazis lastavendrede en la trajno Thalys inter Parizo kaj Amsterdamo, kaj tri homoj estis vunditaj. Antaŭ kelkaj tagoj, ĝihadisto en Sirio faris novajn minacojn kontraŭ Belgio en sonregistro sendita per tujmesaĝa poŝtelefona apliko.

Post la atako en la trajno Thalys, Belgio decidis intensigi patroladon kaj sekurecan kontrolon en trajnoj kaj stacioj de la lando.