Ĉinio amnestios prizonigitojn por datreveno de la Dua Mondmilito
  2015-08-30 13:15:01  Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate promulgis amnestion per dekreto. Laŭ decido pri amnestio, adoptita de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio en la 16a sesio, kvar kategorioj de malliberuloj, kiuj estas supozeble neminacaj al la socio kaj kiuj estis kondamnitaj antaŭ la 1a de januaro 2015, estos amnestiitaj, por festi la 70an datrevenon de la fino de la Dua Mondmilito en la 3a de septembro. Estos konsiderataj:

1) Krimuloj, kiuj batalis en la ĉina popola milito de rezisto kontraŭ la japana invado de 1937 ĝis 1945 kaj la enlanda milito kontraŭ la armeo de Kuomintango de 1945 ĝis 1949.

2) Krimuloj, kiuj partoprenis en militoj por defendo de nacia suvereneco, sekureco kaj teritoria integreco post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, kun la escepto de tiuj konviktitaj pri gravaj krimoj, inkluzive de malversacio kaj akcepto de ŝmirmono, terorismo, organizita krimo kaj ripeta kulpuloj,.

3) Krimuloj, kiuj estas 75-jaraj aŭ pli maljunaj kaj ne kapablas sin prizorgi pro gravaj fizikaj kriplaĵoj.

4) tiuj, kiuj faris krimojn en la aĝo de malpli ol 18 jaroj kaj ricevis maksimuman kondamnon de tri-jara malliberigo, aŭ kiuj, kies resta prizontempo estas malpli ol unu jaro, kun la escepto de tiuj konviktitaj pri hommortigo, seksatenco, terorismo kaj narkotaĵaj krimoj.