Ĉinio adoptis amendon de Kriminala Leĝo
  2015-08-30 14:05:37  Yu Rongkang

La ĉina plej supera leĝdona organo sabate adoptis amendon de la Kriminala Leĝo, forigante la mortpunon al naŭ krimoj kaj eliminante redukton de puno al plej koruptaj personoj.

La naŭ krimoj puneblaj per morto inkluzivas kontrabandon de armiloj, municioj, nukleaj materialoj aŭ falsado de mono; kolektadon de mono per fraŭdo; aranĝon por aŭ devigon kontraŭ alia persono al prostituado; obstrukcon al policano aŭ persono deĵoranta por plenumo de siaj devoj; kaj fabrikadon de famoj misgvidantaj aliajn dum militotempo.