Ĉinio liveros helpon al Dominiko trafita de ŝtormo
  2015-08-30 14:05:37  Yu Rongkang

La Komerca Ministerio de Ĉinio sabate anoncis, ke Ĉinio liveros kontantan monon de 300 mil usonaj dolaroj kiel krizokazan humanitaran helpon al Dominiko, kiu estis trafita de la tropika ŝtormo Erika.

La ministerio diris, ke monofero helpos dominikanojn rekonstrui siajn hejmojn. Erika mortigis almenaŭ 12 homojn kaj kaŭzis inundon kaj terlavangon sur la insulo de Dominiko.