Irana prezidento volas striktigi rilatojn kun Ĉinio
  2015-08-30 14:36:54  Yu Rongkang

Irana prezidento Hassan Rouhani sabate diris, ke Irano sin dediĉos al disvolvado de la rilatoj kun Ĉinio.

Responde al demando de raportisto en gazetara konferenco, Rouhani rememoris sian viziton al Ĉinio en majo de 2014. "Ni subtenis altnivelan kunlaboron kun Ĉinio, kaj la estonteco de la duflankaj rilatoj disvolviĝas en la pozitiva direkto," li diris, aldonante, ke Ĉinio restos grava partnero de Irano en la erao post la nuklea interkonsento.

Rouhani diris, ke kun subskribo de la nuklea interkonsento malaperis la "Iran-fobio", kaj la nomo de Irano estos ligita kun paco kaj kunlaboro. Li asertis, ke restas propagandantoj de la "Iran-fobio", tamen la ĝenerala medio jam prokmalis mortkondamnon al la "Iran-fobio".