Ĉefo de UN alvokas penojn por sennuklearmila mondo
  2015-08-30 15:25:18  Yu Rongkang
Ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon sabate alvokis landojn subskribi kaj tratifi la Traktaton pri Ampleksa Malpermeso de Nukleaj Provoj en sia mesaĝo por la 5a Internacia Tago kontraŭ Nukleaj Provoj.

Ban diris, ke la Traktato pri Ampleksa Malpermeso de Nukleaj Provoj estas esenca por la elimino de nukleaj armiloj. Ĝi estas laŭleĝe deviga kaj kontrolebla rimedo por limigi la kvantan kaj kvalitan disvolvadon de nukleaj armiloj.

Li diris, ke ĉi tiu jaro signas la 70an datrevenon de la tagiĝo de la nuklea epoko. Antaŭ sepdek jaroj la Trinitat-Provo ellasis la potencon de pli ol 20 mil tunoj da eksplodaĵo de TNT kaj estigis pli ol 2 000 kromajn nukleajn provojn.

Li akcentis, ke la Traktato pri Ampleksa Malpermeso de Nukleaj Provoj, adoptita en 1996, estas tre grava por elimini nukleajn armilojn, tamen ĝi ne validiĝis post preskaŭ 20 jaroj, ĉar iuj landoj ankoraŭ ne subskribis aŭ ratifis ĝin.