Saud-arabiaj amaskomunikiloj sabate raportis, ke en la pasintaj dek monatoj la kontraŭterorisma departemento de Saud-Arabio kaptis entute 1 740 ekstremistojn rilatajn kun la grupo Islama Ŝtato.
La Araba Novaĵ-Ĵurnalo citis raporton de la saud-arabia polico, ke la granda plimulto de la arestitoj venas de Saud-Arabio, kaj sirianoj okupis la duan lokon.
Saud-Arabio estis kelkfoje atakita de la Islama Ŝtato ĉi-jare. Tri suicidaj atakoj kontraŭ moskeoj mortigis entute pli ol 40 homojn, inkluzive de kontraŭterorismaj policanoj.