Trilandaj gvidantoj diskutis pri krizo en orienta Ukrainio
  2015-08-30 17:12:01  Yu Rongkang

La gazetara servo de rusa prezidento sabate informis, ke tiutage rusa prezidento Vladimir Putin tefefone diskutis kun germana ĉefministro Angela Merkel kaj franca prezidento Francois Hollande pri la situacio en orienta Ukrainio kaj la efektivigo de la Minska Interkonsento.

Putin reasertis, ke politike solvi la konflikton en orienta Ukrainio surbaze de kompleta efektivigo de la Minska Interkonsento estas la sola elekto, kaj la ukrainaj aŭtoritatoj devas establi rektan dialogon kun la ribeluloj en orienta Ukrainio kaj forigi financan blokadon kontraŭ la orienta regiono. Li ankaŭ esprimis sian maltrankvilon pri pafado de la ukraina armeo al loĝkvartaloj en orienta Ukrainio kaj pri plusendo de soldatoj al regiono apud la limlinio.

La trilandaj gvidantoj interŝanĝis opiniojn pri lokaj elektoj de Ukrainio en aŭtuno kaj ankaŭ pri pluaj laboroj en la kvarpartia kadro de Rusio, Germanio, Francio kaj Ukrainio, inkluzive de intertraktado inter ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj preparo por nova altnivela kunveno.