Konkurso pri voĉlegado de poemo
  2015-09-02 15:21:15  Ĝoja
Pli ol legantojn, poetoj devus havi aŭskultantojn. Legi poemon esta agrable, sed ĝin aŭdi estas pli emocie. Kaj se poemon akompa...nas bildoj kun muzikfono, ĉio bele aranĝita kiel video, tio fariĝas eĉ pli emocia. Tial, la organizantoj de la 9-a Esperanta Kongreso de la Ŝtato San-Paŭlo plezure invitas vin pliriĉigi la programon de la Artaj Vesperoj per partopreno en la konkurso "Kunĝuata Video-poemo".

Vidu sube specimenon de video-poemo laŭtlegita de Paulo Silas, kiu afable permesis ĝian diskonigon cele la kuraĝigo de interesatoj pri la nova programero. Pliajn informojn en la kongresa retejo (http://easp.org.br/paranapiacaba/?page_id=380 )


Kuna falo