Ĉadlando ekzekutis dek membrojn de Boko Haram
  2015-08-31 13:11:57  Yu Rongkang

Funkciulo el la ĉadlanda Ministerio de Publika Sekureco kaj Migrado sabate diris, ke dek membroj de la ekstremisma grupo Boko Haram estis ekzekutitaj tiutage.

Speciala kriminala tribunalo de Ĉadlando vendrede kondamnis tiujn dek suspektatojn al morto pro murdo, kontraŭleĝa posedo de armiloj kaj municioj, posedo kaj konsumo de psikiatriaj drogoj kaj detruado per eksplodaĵoj.

Dum la tri-taga juĝado la dek suspektatoj konfesis sian partoprenon en suicidaj atakoj, kiuj okazis inter la 15a de junio kaj la 11a de julio en la ĉefurbo Nĝameno. La atakoj mortigis 67 homojn kaj vundis 182 aliajn kaj kaŭzis gravajn ekonomiajn perdojn.

Ekde 2009 almenaŭ 15 000 homoj estis mortigitaj de Boko Haram. En februaro de la kuranta jaro, Niĝerio, Kamerunio, Niĝerlando, Ĉadlando kaj Benino deklaris formi multlandan armeon konsistantan el 8 700 membroj por operaco kontraŭ Boko Haram.