Merkel alvokas germanojn esti for de ksenofobia agitado
  2015-09-01 16:12:06  Yu Rongkang

Germana ĉefministro Angela Merkel lunde alvokis germanojn esti for de ksenofobiaj fortoj kaj ne aliĝi al manifestacio.

Merkel reasertis en regula gazetara konferenco de la registaro, ke Germanio estas nul-tolera al ksenofobia konduto damaĝanta alies dignon kaj severe traktos atakojn de dekstraj fortoj kontraŭ rifuĝintoj.

Ŝi diris, ke la tajdo de rifuĝintoj kaŭzis multajn tragediojn en Eŭropo. Traktado de la krizo de rifuĝintoj bezonas longan tempon, kaj tio provas la ŝanĝkapablon de Germanio.