Malfermiĝis 4a Monda Konferenco de Parlamentaj Prezidantoj
  2015-09-01 12:50:31  Ma

Lunde en ĉefstabejo de UN en Nov-Jorko inaŭguriĝis la 4a Monda Konferenco de Parlamentaj Prezidantoj. La konferenco fokusiĝos al plifortigo de kunlaboro inter parlamentoj, traktado de mondaj defioj, efektivigo de daŭrigebla disvolva tagordo post 2015 kaj aliaj temoj.

Prezidanto de Inter-Parlamenta Unio Saber Chowdhury diris en salutparolo, ke la konferenco fokusiĝos al daŭrigebla disvolva tagordo. La mondo frontas al komplikaj defioj, kiaj malriĉeco, konflikto, klimata ŝanĝiĝo, katastrofoj ktp. Li alvokis, ke ĉiuj landoj kunlaboru por krei historion.

La konferenco daŭros ĝis la 2a de septembro. Ĝin ĉeestas parlamentaj gvidantoj de preskaŭ 140 landoj, inkluzive de Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio.