Novaĵoj (Septembro 02)
  2015-09-02 16:59:13  Ĝoja

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 2-a de septembro, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke ĵaŭde matene Ĉinio okazigos mitingon por celebrado de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso; prezidanto Xi disdonis memorfestajn medalojn al veteranoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La 3a de septembro estos la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Je la 10a horo tiumatene komenciĝos mitingo por celebrado de la datreveno en la placo Tian'anmen de Pekino. Ĉina prezidanto Xi Jinping faros paroladon kaj revuos trupojn.

Ĉina Radio Internacia rekte elsendos la solenon en la lingvoj ĉina, angla, rusa, japana kaj germana, kaj la enhavoj videblos en ĝia retpaĝaro en la lingvoj ĉina, angla, japana, rusa, germana kaj Esperanto.

Marde matene en la Granda Popola Halo en Pekino, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, disdonis memorfestajn medalojn al veteranoj kaj altrangaj oficiroj, kiuj batalis en la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso, kaj al internaciaj amikoj, kiuj faris kontribuon al la venko de la milito, aŭ al iliaj posteuloj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia pakistana paralelulo Mamnoon Hussain renkontiĝis merkrede en Pekino. Ambaŭ esprimis la deziron pri plua kunlaboro inter la du landoj en internaciaj aferoj.

Xi diris al Hussain, kiu estas en Pekino por memorfesto de la 70a datreveno de la fino de la Dua Mondmilito, ke Ĉinio ege gravigas siajn rilatojn kun Pakistano. Li diris, ke Ĉinio riĉigos plu la ĉina-pakistanan komunumon de komuna sorto por ke ĝi ludu ekzemplan rolon por aliaj najbaraj landoj.

Dum la aprila vizito de Xi al Pakistano, la du flankoj konsentis kunlabori en la kampoj de havena konstruado, transporta infrastrukturo, energio kaj industrio.

Xi diris, ke Ĉinio subtenas striktan kontakton kun Pakistano pri kunlaboro en industriaj zonoj. Li aldonis, ke Ĉinio firme apogos pakistanajn penojn por protekto de nacia sekureco, kaj volas plifortigi kunordigon kaj kunlaboron kun Pakistano en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Hussain diris, ke la ĉina popolo faris grandan kontribuon al la milito antaŭ 70 jaroj, kaj Pakistano alte ŝatas la rilatojn kun Ĉinio.

Pakistano klopodas por konstrui la Pakistana-Ĉinan Ekonomian Koridoron kaj daŭre plifortigi kunlaboron kaj kunordigon kun Ĉinio en internaciaj aferoj.

La Ŝtata Konsilio marde diris, ke Ĉinio starigos fonduson de 60 miliardoj da juanoj por subteni malgrandajn kaj mezgrandajn entreprenojn.

Deklaro publikigita post administracia kunveno de la Ŝtata Konsilio, prezidita de ĉefministro Li Keqiang, diris, ke la fonduso celas mildigi malfacilojn en financado por malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj intensigi klopodojn por eksciti vastan entreprenemon kaj novigon kaj krei novan movforton por la kresko.

Laŭ la deklaro, la centra registaro liveros 15 miliardojn da juanoj por la fonduso, dum la resto estos aldonita de privataj firmaoj, ŝtataj entreprenoj, financaj institucioj, lokaj registaroj kaj aliaj.

La Ŝtata Konsilio decidis ankaŭ malaltigi la sojlon por investado en certaj industrioj, reduktante la proporcion de minimuma kapitalo de 30% ĝis 25% por investoj en havenoj kaj flughavenoj, de 25% ĝis 20% por fervojoj, ŝoseoj kaj subteraj fervojoj, kaj de 30% ĝis 20% por projektoj de maiza profund-prilaborado.

Marde ĉina konstanta vicdelegito al UN Wang Min diris, ke Ĉinio esperas, ke la Disvolva Pintkunveno de UN adoptos la disvolvan tagordon por la periodo post la jaro 2015, por krei pli bonan medion por la disvolvado de la evoluantaj landoj kaj akceli komunan evoluadon de la tuta mondo.

Tiutage parolis Wang Min en kunveno de Ĝenerala Asembleo de UN, en kiu estis adoptita la rezolucio pri "dokumento de fruktoj de Disvolva Pintkunveno de UN". Li diris, ke Ĉinio bonvenigas adopton de la rezolucio, kiu prezentas la disvolvan tagordon por la periodo post la jaro 2015 al la Disvolva Pintkunveno por ekzameno kaj adopto. La tagordo estas gvida programo por internacia disvolva kunlaboro en la estontaj 15 jaroj kaj havas profundan historian signifon.

Marde en Moskvo rusa financa vicministro Maksim Oreshkin diris al mediatoj, ke jam pasis la tempo, en kiu sankcioj de la Okcidento plej grave influis la rusan ekonomion, kaj en julio de la kuranta jaro la malneta enlanda produkto de Rusio kreskis je 0,1%. Maksim Oreshkin diris, ke laŭgrade malpliiĝas ŝuldoj de Rusio, kaj malgrandiĝos skalo de la kapitala fluado el Rusio, kaj tio mildigos premon de la rusa financa merkato kaj reduktos la koston de financado.

Funkciulo el la Palestina Nacia Liberiga Movado marde diris al raportistoj, ke prezidento Mahmoud Abbas ne serĉos reelektiĝi kiel prezidanto de la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo.

Amin Maqbul, ĝenerala sekretario de la Revolucia Komitato de la Palestina Nacia Liberiga Movado, diris, ke Abbas diris lunde vespere en kunveno de la Centra Komitato de la Palestina Nacia Liberiga Movado, ke li desapontiĝis pri Israelo, kiu ne plenumis sian pacan promeson, tial li ne serĉos reelektiĝi kiel prezidanto de la Plenuma Komitato de la Palestina Liberiga Organizo.

La Helpa Misio de UN en Irako marde publikigis komunikaĵon, dirante, ke perfortaj konfliktoj kaj atakoj mortigis entute 1 325 homojn kaj vundis 1 811 aliajn aŭguste en Irako.

Laŭ statistiko de la Helpa Misio de UN, inter la aŭgustaj mortintoj estis 585 civiluloj kaj 740 membroj de la irakaj sekurectrupoj, kaj inter la vunditoj estis 1 103 civiluloj kaj 708 membroj de la sekurectrupoj.

La parlamento de Los-Anĝeleso marde decidis per voĉdono subteni la urbon peti gastigon de la Someraj Olimpikoj 2024. La Usona Olimpika Komitato tiutage anoncis, ke ĝi oficiale rekomendas Los-Anĝeleson peti gastigon de la olimpikoj.

Antaŭ tio, Bostono, la unua rekomendita urbo de Usono, decidis rezigni la peton pro la timo pri manko de mono. Sed Los-Anĝeleso, kiu okazigis la Somerajn Olimpikojn en 1932 kaj 1984, opiniis, ke ĝi kapablas plenumi tiun mision pro ekzistantaj sportejoj, instalaĵoj kaj spertoj.

Finiĝis la novaĵoj!