Konfliktoj kaj atakoj mortigis 1 325 homojn aŭguste en Irako
  2015-09-02 15:49:58  Yu Rongkang
La Helpa Misio de UN en Irako marde publikigis komunikaĵon, dirante, ke perfortaj konfliktoj kaj atakoj mortigis entute 1 325 homojn kaj vundis 1 811 aliajn aŭguste en Irako.

Laŭ statistiko de la Helpa Misio de UN, inter la aŭgustaj mortintoj estis 585 civiluloj kaj 740 membroj de la irakaj sekurectrupoj, kaj inter la vunditoj estis 1 103 civiluloj kaj 708 membroj de la sekurectrupoj.

La komunikaĵo diris, ke aŭguste en la provinco Bagdado plej multe da homoj estis mortigitaj kaj vunditaj.