Los-Anĝeleso petos gastigi Somerajn Olimpikojn 2024
  2015-09-02 15:52:37  Yu Rongkang

La parlamento de Los-Anĝeleso marde decidis per voĉdono subteni la urbon peti gastigon de la Someraj Olimpikoj 2024. La Usona Olimpika Komitato tiutage anoncis, ke ĝi oficiale rekomendas Los-Anĝeleson peti gastigon de la olimpikoj.

Antaŭ tio, Bostono, la unua rekomendita urbo de Usono, decidis rezigni la peton pro la timo pri manko de mono. Sed Los-Anĝeleso, kiu okazigis la Somerajn Olimpikojn en 1932 kaj 1984, opiniis, ke ĝi kapablas plenumi tiun mision pro ekzistantaj sportejoj, instalaĵoj kaj spertoj.

La rekomenditaj kandidato-urboj estos prezentitaj al la Internacia Olimpika Komitato antaŭ la 15a de septembro. La komitato decidos la gastiganto-urbon en septembro de 2017. Se Los-Anĝeleso sukcesos, ĝi fariĝos la dua urbo, kiu tri fojojn gastigis la Somerajn Olimpikojn, post Londono.