Alilandaj mediatoj atentas venk-tagan solenadon
  2015-09-03 16:33:23  Selena

La 3a de septembro en Pekino, okazis solenado de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Ekde la lastaj tagoj alilandaj mediatoj alte atentas la solenadon kaj raportis preparajn laborojn. Ili montris, ke per la aktivado Ĉinio celas ne nur eksponi siajn militajn fortojn, sed ankaŭ memori la historion kaj manifesti decidemon kaj forton por defendi la pacon.

La novaĵ-agentejo Asociated Press raportis, ke Ĉinio celas per la solenado memorfesti la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj publike deklaris, ke ĝi sin dediĉas al protekto de paco.

Rusa ĵurnalo Sendependeco raportis, ke en la pasintaj 70 jaroj post la venko de la Dua Mondmilito, la internacia komunumo donis neniun decan respekton al Ĉinio rilate al ĝiaj grava pozicio kaj rolo en la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Fakte pro ĝia heroa rezisto, Japanio kaj Germanio estis izolitaj kaj ne povis disvolvi strategian kunlaboron.

Ankaŭ WallStreet Journal, CNN, Lianhe Zaobao kaj aliaj mediatoj fokusiĝis al la solenado.