Novaĵoj (Septembro 03)
  2015-09-03 18:17:22  Selena

Saluton, Karaj amikoj! Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo. Estas ĵaŭde, la 3a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Ĉinio okazigis militan paradon por memorfesti la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso; prezidanto Xi proklamis redukti la nombron de la ĉinaj trupoj per 300 mil. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde matene en la placo Tian'anmen Ĉinio okazigis grandiozan mitingon por memorfesti la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Dua Mondmilito. Ĉefministro Li Keqiang proklamis malfermiĝon de la mitingo.

Sepdek-kanonpafa salutsalvo simbolas la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Dua Mondmilito. Prezidanto Xi Jinping esprimis altan estimon al veteranoj, maljunaj kamaradoj, patriotaj eminentuloj kaj oficiroj, kiuj batalis en la rezistmilito kontraŭ japana agreso, kaj al enlandaj kaj transmaraj ĉinoj, kiuj faris gravajn kontribuojn por la venko de la milito, kaj adresis koran dankon al fremdlandaj registaroj kaj internaciaj amikoj, kiuj subtenis kaj helpis la ĉinan popolon en la rezistmilito kontraŭ invado.

Prezidanto Xi diris, "Hodiaŭ estas tago ĉiam memorinda por popoloj de la tuta mondo. Tiutage antaŭ 70 jaroj Ĉinio akiris grandan venkon en la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso post 14-jara tre malfacila batalo kaj proklamis kompletan venkon de la monda kontraŭfaŝisma milito. Tiam la paca suno denove prilumas ĉiujn angulojn de la mondo." Li diris, ke la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito estas granda batalo de justo kontraŭ malbono, de brilo kontraŭ mallumo kaj de progresemaj fortoj kontraŭ la reakciaj. La batalo de la ĉina popolo komenciĝis plej frue kaj daŭris plej longe en tiu ĉi kruela milito. Fronte al la invado, la ĉina popolo montris neŝanceleblan volon kaj komencis sangan batalon. Ĉinio fine venkis la japanajn militarismajn invadantojn kaj sukcese defendis atingojn de la ĉina civilizacio disvolviĝinta en pli ol 5 000 jaroj kaj protektis la pacan aferon de la homaro.

Xi rimarkigis, ke la venko en la rezistmilito kontraŭ japana agreso estas la unua kompleta venko de Ĉinio kontraŭ fremdlanda invado en moderna epoko. Tiu ĉi granda venko frakasis la komploton de la japana militarismo por koloniado kaj sklavigo en Ĉinio kaj forviŝis honton de ripeta malvenko de la lando en la rezisto kontraŭ fremdlanda invado. La venko denove starigis la pozicion de Ĉinio kiel granda lando en la mondo kaj gajnigis al la ĉina popolo la respekton de pacamaj popoloj de la mondo. La venko ankaŭ malfermis brilan perspektivon de la granda rejuniĝo de la ĉina nacio.

Li diris, ke la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso akiris vastajn subtenojn de la internacia komunumo. La ĉina popolo firme konservos en sia memoro kontribuojn faritajn de diversaj popoloj por la venko de la milito. Li aldonis, "Ni memorfestas la 70an datrevenon de la venko de la milito por firme memori la historion, elvoki la rememoron pri la martiroj, alte ŝati pacon kaj krei la estontecon."

Falangoj aŭ teamoj el 17 landoj partoprenis en defilado de la revuo. Estas la unua fojo, ke Ĉinio invitas fremdajn armeojn partopreni en milita parado.

Entute 11 landoj, inkluzive de Rusio, Kubo, Egiptio kaj Kazaĥio sendis falangojn al la parado, kaj ĉiu falango konsistas el ĉirkaŭ 75 militistoj. Ses landoj sendis teamojn al la parado, kaj ĉiu teamo konsistas el 7 membroj.

Nigra tegment-malfermita limuzino portanta ĉinan prezidanton Xi Jinping veturis laŭ la avenuo Chang'an en centra Pekino en la akompano de la armea kanto de la Popola Liberiga Armeo.

Tio signis la komencon de lia revuo al la armitaj fortoj, kiuj kolektiĝis por festi la 70an datrevenon de la fino de la Dua Mondmilito.

Dudek sep armilaj formacioj trapasis la placon Tian 'anmen en centra Pekino, atingante kulminon de la milita parado. La parado, en kiu partoprenas 12 000 ĉinaj soldatoj kaj 500 pecoj de ekipaĵoj, festas la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso.

Ĉinio montris ankaŭ sep tipojn de konvenciaj kaj nukleaj misiloj. La longe atenditaj elstaraj armiloj inkluzivis la konvenciajn misilojn Dongfeng-15B kaj Dongfeng-16, la kontraŭŝipajn balistikajn misilojn Dongfeng-21D, priskribitajn de iuj amaskomunikiloj kiel la "mortigantojn de aviadilŝipoj", la krozmisilojn Changjian-10A, la misilojn Dongfeng-26, la solid-fuelajn interkontinentajn balistikajn misilojn Dongfeng-31A kaj la interkontinentajn strategiajn misilojn Dongfeng-5B, dezajnitajn por porto de nukleaj ŝargokapoj.

Prezidanto Xi Jinping proklamis en la mitingo, ke Ĉinio reduktos la nombron de siaj trupoj per 300 mil.

Tio estos la landa kvara redukto de trupoj ekde la reformado kaj pord-malfermo en la 1980aj jaroj.

Xi malkaŝis la informojn dum sia parolado en la mitingo por memorfesto de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Dua Mondmilito.

En 1985, Ĉinio decidis redukti milionon da militistoj por akceli ekonomian disvolvadon kaj plibonigi la kvaliton de la trupoj.

En 1987, la totalaj trupoj de la Popola Liberiga Armeo estis reduktitaj ĝis 3,235 milionoj de 4,238 milionoj. En 1990, la nombro de trupoj estis reduktita ĝis 3,199 milionoj. La totala redukto kalkuliĝis al 1,039 milionoj.

En 1997, Ĉinio decidis redukti siajn trupojn per 500 mil ene de tri jaroj. La totala nombro estis reduktita ĝis 2,5 milionoj.

Inter 2003 kaj 2005, tria-foja redukto de 200 mil malpliigis la trupojn ĝis 2.3 milionoj. La armeo okupas la plej malgrandan proporcion en la landa historio.

Ekde la lastaj tagoj alilandaj mediatoj alte atentas la solenadon kaj raportis preparajn laborojn. Ili montris, ke per la aktivado Ĉinio celas ne nur eksponi siajn militajn fortojn, sed ankaŭ memori la historion kaj manifesti decidemon kaj forton por defendi la pacon.

La novaĵ-agentejo Asociated Press raportis, ke Ĉinio celas per la solenado memorfesti la 70an datrevenon de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj publike deklaris, ke ĝi sin dediĉas al protekto de paco.

Rusa ĵurnalo Sendependeco raportis, ke en la pasintaj 70 jaroj post la venko de la Dua Mondmilito, la internacia komunumo donis neniun decan respekton al Ĉinio rilate al ĝiaj grava pozicio kaj rolo en la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Fakte pro ĝia heroa rezisto, Japanio kaj Germanio estis izolitaj kaj ne povis disvolvi strategian kunlaboron.

Ankaŭ WallStreet Journal, CNN, Lianhe Zaobao kaj aliaj mediatoj fokusiĝis al la solenado.

La 4a Monda Konferenco de Parlamentaj Prezidantoj fermiĝis merkrede en la stabejo de UN en Nov-Jorko. Deklaracio adoptita en la konferenco alvokis klopodojn por solvado de tutmondaj defioj kaj efektivigo de nova disvolva tagordo kaj emfazis la gravecon de la memorfesto de la 70a datreveno de la venko de la Dua mondmilito kaj la 70-jariĝo de UN.

La deklaracio diris, ke la parlamentaj prezidantoj decidis kontribui por transponti tutmondajn defiojn kaj alvokis solvi konflikton per politika dialogo kaj profundigi kontraŭterorisman kunlaboron. Krome, ĝi manifestis starpunkton pri elimino de nukleaj armiloj, bato al organizitaj krimoj, rifuĝintoj kaj enmigrintoj, klimata ŝanĝiĝo, diĝita divido kaj jurŝtata konstruado.

La Mara Leĝobeiga Oficejo de Malajzio diris, ke ĵaŭde matene ŝipo portanta proksimume cent homojn renversiĝis proksime al la okcidenta marbordo de Malajzio en la Malaka Markolo. Lokaj amaskomunikiloj diris, ke la akcidento okazis je ĉirkaŭ 30 minutoj post la 10a horo laŭ la loka tempo. Proksimaj fiŝkaptistoj vidis la akcidenton. Laŭ raporto, en la ŝipo estis kontraŭleĝaj enmigrantoj. La malajzia aŭtoritatoj jam sendis fortojn al la okazejo por savado.