Ĉinio reduktos nombron de trupoj per 300 mil
  2015-09-03 14:26:54  Yu Rongkang

Prezidanto Xi Jinping ĵaŭde anoncis, ke Ĉinio reduktos la nombron de siaj trupoj per 300 mil.

Tio estos la landa kvara redukto de trupoj ekde la reformado kaj pord-malfermo en la 1980aj jaroj.

Xi malkaŝis la informojn dum sia parolado en la mitingo por memorfesto de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto kontraŭ Japana Agreso kaj de la Dua Mondmilito.

En 1985, Ĉinio decidis redukti milionon da militistoj por akceli ekonomian disvolvadon kaj plibonigi la kvaliton de la trupoj.

En 1987, la totalaj trupoj de la Popola Liberiga Armeo estis reduktita ĝis 3,235 milionoj de 4,238 milionoj. En 1990, la nombro de trupoj estis reduktita ĝis 3,199 milionoj. La totala redukto kalkuliĝis al 1,039 milionoj.

En 1997, Ĉinio decidis redukti siajn trupojn je 500 mil ene de tri jaroj. La totala nombro estis reduktita ĝis 2,5 milionoj.

Inter 2003 kaj 2005, tria-foja redukto de 200 mil malpliigis la trupojn ĝis 2.3 milionoj. La armeo okupas la plej malgrandan proporcion en la landa historio.