Ŝipo kun cent homoj renversiĝis en maro de Malajzio
  2015-09-03 15:58:15  Yu Rongkang

La Mara Leĝobeiga Oficejo de Malajzio diris, ke ĵaŭde matene ŝipo portanta proksimume cent homojn renversiĝis proksime al la okcidenta marbordo de Malajzio en la Malaka Markolo.

Lokaj amaskomunikiloj diris, ke la akcidento okazis je ĉirkaŭ 30 minutoj post la 10a horo laŭ la loka tempo. Proksimaj fiŝkaptistoj vidis la akcidenton.

Laŭ raporto, en la ŝipo estis kontraŭleĝaj enmigrantoj. La malajzia aŭtoritatoj jam sendis fortojn al la okazejo por savado.