Xi Jinping alvokas landojn memori historion de milito
  2015-09-03 20:28:29  Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke ĉiuj landoj devas tiri lecionojn el la historio de la Dua Mondmilito kaj persisti en paca disvolvado.

Xi faris la rimarkojn en prelego dum akceptkunveno post grandioza milita parado por memorfesto de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Li rakontis al 800 ĉinaj kaj eksterlandaj gastoj: "Estas nia sincera espero, ke ĉiuj landoj altiros saĝecon kaj fortojn el historio, persistos en paca disvolvado kaj kune klopodos por malfermi promesplenan estontecon por la monda paco." Li diris, ke la ĉina venko de la milito estis granda triumfo gajnita per la batalo de la ĉina popolo ŝultro ĉe ŝultro kun kontraŭfaŝismaj aliancanoj kaj popoloj de la tuta mondo.

Xi diris: "Ni ĉinoj neniam forgesos la valoregan subtenon, donitan de la pacamaj kaj justaj landoj, popoloj kaj internaciaj organizoj al nia lukto kontraŭ japanaj agresantoj." Li esprimis koran dankon al ĉiuj fremdlandaj registaroj, internaciaj organizoj kaj amikoj el aliaj landoj, kiuj helpis la ĉinan popolon dum la milita tempo.

Kun dolora memoro de la pasinteco, Xi diris, ke la ĉina popolo ĉiam sin dediĉas al la vojo de paca disvolvado kaj kungajna strategio de malfermo.

Ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso Zhang Dejiang, kaj aliaj superaj gvidantoj inkluzive Yu Zhengsheng, Liu Yunshan, Wang Qishan kaj Zhang Gaoli ĉeestis la akceptkunvenon.