Prezidanto Xi renkontiĝis kun ĉefo de UN
  2015-09-03 20:40:21  Yu Rongkang
Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon ĵaŭde post la grandioza milita parado, reasertas la landan promeson al paco.

Xi bonvenigis Ban ĉeesti la ĉinan venk-tagan celebradon, dirante, ke la okazaĵo montris decidon de la ĉina popolo en konservo de paco. Li aldonis, "Mi anoncis matene, ke Ĉinio reduktos trupojn per 300 mil. Tio estas grava simbolo de la ĉina devontigo al protekto de paco."

Xi diris al Ban, ke UN estas unu el la plej gravaj rezultoj de la Dua Mondmilito, kaj Ĉinio estis la unua lando, kiu subskribis la Ĉarton de UN. Ĉinio volas defendi la venkajn rezultojn de la Dua Mondmilito kaj la internacian ordon bazitan sur la Ĉarto de UN.

Ban diris, ke la ĉina popolo suferis grandajn perdojn dum kaj faris gravajn kontribuojn al la kontraŭfaŝisma milito. La celebrado montris la aspiron de la ĉina popolo al paco. Li diris, ke de multaj jaroj Ĉinio aktive sin dediĉis al paco kaj disvolvado de la mondo, precipe al packonservaj misioj de UN kaj varmaj regionaj aferoj kaj sud-suda kunlaboro. Li aldonis, ke UN atendas fortigon de kunlaboro kun Ĉinio en traktado de klimata ŝanĝiĝo kaj aliaj demandoj.