Ĉefo de UN alvokas gvatemalanojn okazigi pacan elektadon
  2015-09-04 13:55:15  Yu Rongkang

Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon ĵaŭde alvokis gvatemalanojn certigi pacan elektadon post la eksiĝo de prezidanto Otto Perez Molina.

La ĉiuflanke atakita prezidanto de Gvatemalo tiutage rezignis sian oficon kaj libervole submetis sin al juĝaj aŭtoritatoj. Tio okazis, post kiam la landa kongreso marde senigis lin je lia proces-imuneco, ĉar li estis suspektata pri implikiĝo en krima entrepreno por fraŭdo de dogano.

Deklaro publikigita de proparolanto de Ban diris, ke la ĝenerala sekretario estas konscia pri la profunda deziro montrita de la landaj civitanoj por ĉesigo de korupto kaj senpuneco, kaj pri la alvokoj por juraj kaj politikaj reformoj.

Ban bonvenigis la klopodojn de la gvatemala popolo por konstruema partopeno en la landa politiko kaj alvokis la aŭtoritatojn kaj sociajn departementojn de la lando plifortigis ŝtatajn organojn kaj leĝan regadon.