Prezidanto Xi substrekas pluan disvolvon de rilatoj kun Rusio
  2015-09-04 17:43:29  Yu Rongkang

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde en Pekino, ke Ĉinio firme disvolvos plu sian ampleksan strategian kunlaboran partnerecon kaj pligrandigi ĉiuflankan pragmatan kunlaboron kun Rusio.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun rusa prezidento Vladimir Putin, kiu tie ĉeestis memorfeston de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

Li dankis Rusion por ĝia subteno al la memorfesto kaj la partopreno de la rusa honora gvardio en la milita parado. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Rusio, kiel ĉefaj batalkampoj dum la Dua Mondmilito respektive en Azio kaj Eŭropo, faris grandajn oferojn kaj kontribuojn al la venko de la milito.

La ĉina prezidanto diris, ke lia maja ĉeesto al la rusa memorfesto de la 70a datreveno de la venko en la Granda Patriota Milito, la rusa termino por la Dua Mondmilito, kaj la partopreno de Putin al la ĵaŭda memorfesto celis plibonigi regionan kaj mondan pacon kaj akceli la homan aferon de paco kaj progreso.

Li diris, ke du flankoj devas pligrandigi kunlaboron en la kampoj de financo, investado, energio kaj regionaj aferoj kaj ellabori longtempan skizon por kombini la de Ĉinio proponitan iniciaton de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la de Rusio gvidatan projekton de Eŭrazia Ekonomia Unio, kaj efektivigi siajn kunlaborajn projektojn.

Putin diris, ke lin profunde impresis la granda memorfesto kaj milita parado.

Li alte taksis la parolon de Xi en la mitingo, opiniante, ke la parolo sendis klaran kaj fortan mesaĝon por paco. Li diris, ke Rusio sin dediĉos al profundigo de sia ampleksa strategia kunlabora partnereco kun Ĉinio, kaj lia lando volas akceli plu pragmatan kunlaboron kun Ĉinio en energio, petrolkemia industrio, financo, aerokosmo kaj aliaj kampoj. Rusio volas ankaŭ plifortigi kunlaboron kaj kunordigon kun Ĉinio en UN kaj aliaj internaciaj kaj regionaj organizoj.

Post la renkontiĝo, la du ŝtatestroj ĉeestis la subskribon de kelkaj interkonsentoj por kunlaboro en diversaj kampoj.