Wang Yi renkontiĝis kun Ban Ki-moon
  2015-09-04 17:43:29  Yu Rongkang

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon ĵaŭde en Pekino.

Wang diris, ke UN estas grava rezulto de la venko de la Dua Mondmilito. UN okazigos serion da pintkunvenoj de la 70-jara jubileo. Ĉinio volas strikte kunlabori kun UN por sukcesigi la pintkunvenojn kaj kontribui por defendi la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN kaj por paco kaj disvolvado de la mondo.

Ban diris, ke UN admiras la kontribuojn de Ĉinio por paco kaj disvolvado de la mondo kaj atendas pli grandan rolon de Ĉinio en respondo al diversaj defioj alfrontataj de la tuta mondo.