Gvidantoj el pli ol cent landoj kolektiĝos en stabejo de UN
  2015-09-04 17:44:46  Yu Rongkang

La gazetara departemento de UN ĵaŭde diris, ke pli ol 100 ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj kolektiĝos en la stabejo de UN en la tria tagdeko de septembro por la Daŭripova Disvolva Pintkunveno de UN, kiu adoptos la daŭripovan disvolvan tagordon por la periodo post 2015.

Komunikaĵo publikigita de la gazetara departemento diris, ke la Daŭripova Disvolva Pintkunveno okazos en la stabejo de UN en Nov-Jorko de la 25a ĝis la 27a de septembro. Estos adoptita la dokumento de tingoj "Transformi Nian Mondon: la Tagordo por Daŭripova Disvolvado 2030. La tagordo, kiu ampleksas 17 celojn de daŭripova disvolvado, montras direkton por la internacia disvolva kunlaboro en la venontaj 15 jaroj.

La komunikaĵo diris, ke ĝenerala sekretario de UN Ban Ki-moon opinias, ke la pintkunveno malfermos novan eraon de daŭripova disvolvado: malriĉeco estos eliminita, ĝenerala prospero aperos, kaj la kerna kaŭzo de klimata ŝanĝiĝo estos efike traktita.

Post la intertraktado en pli ol du jaroj, 193 membroŝtatoj de UN aŭguste akordiĝis pri la daŭripova disvolva tagordo. Ĝi estas ĝisdatigo de la jarmilaj disvolvaj celoj kaj aldonas novan forton por internacia disvolva kunlaboro.