Putin: Plifortigo de rilatoj kun Azi-Pacifiko estas tre grava por Rusio
  2015-09-04 17:44:46  Yu Rongkang

Rusa prezidento Vladimir Putin vendrede diris, ke la azi-pacifika regiono estas la lokomotivo de la monda ekonomio, kaj plifortigo de la rilatoj kun koncernaj azi-paficikaj landoj havas strategian signifon por Rusio.

Putin faris la rimarkojn dum sia prelego en la 1a Orienta Ekonomia Forumo en Vladivostoko. Li diris, ke la azi-pacifika ekonomio alfrontas demandojn, tamen la regiono restas la lokomotivo de la monda ekonomio kaj plej grava merkato de varoj kaj servoj. Li asertis, ke la pozicio de Rusio kiel la monda bazo de resursoj povas certigi pli rapidan kreskon de la ekonomio en azi-pacifikaj landoj.