Ĉinio publikigis planon pri akcelo de "tri-reta kunfandiĝo"
  2015-09-04 18:20:16  Yu Rongkang

La Ŝtata Konsilio de Ĉinio vendrede publikigis planon pri antaŭenigo de la tutlanda projekto por liveri telekomunikon, radion, televidon kaj ret-servojn tra unuopa larĝbenda konekto.

La projekto de "tri-reta kunfandiĝo" celas integri infrastrukturon de datuma transmisio kaj faciligi dividon de informoj. La dokumento diris, "La projekto helpos altgradigi konsumadon, reĝustigi industrian strukturon kaj plibonigi popolan vivtenon."

Radio kaj televido estas permesitaj funkciigi telefonajn kaj interretajn servojn. Telekomunikaj firmaoj rajtas fari programojn de radio kaj televido, escepte de politikaj novaĵoj.