Novaĵoj (Septembro 04)
  2015-09-04 18:01:16  Ma

Karaj amikoj, Mirinda kore bonvenigas vin al nia Esperanto elsendo! Estas vendrede, la 4a de septembro. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi alvokas ĉiujn landojn memori historion de milito; Ĉinio volas plu disvolvi siajn rilatojn kun Rusio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke ĉiuj landoj devas tiri lecionojn el la historio de la Dua Mondmilito kaj persisti en paca disvolvado.

Xi faris la rimarkojn en prelego dum akceptkunveno post grandioza milita parado por memorfesto de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Li rakontis al 800 ĉinaj kaj eksterlandaj gastoj: "Estas nia sincera espero, ke ĉiuj landoj altiros saĝecon kaj fortojn el historio, persistos en paca disvolvado kaj kune klopodos por malfermi promesplenan estontecon por la monda paco." Li diris, ke la ĉina venko de la milito estis granda triumfo gajnita per la batalo de la ĉina popolo ŝultro ĉe ŝultro kun kontraŭfaŝismaj aliancanoj kaj popoloj de la tuta mondo.

Xi diris: "Ni ĉinoj neniam forgesos la valoregan subtenon, donitan de la pacamaj kaj justaj landoj, popoloj kaj internaciaj organizoj al nia lukto kontraŭ japanaj agresantoj." Li esprimis koran dankon al ĉiuj fremdlandaj registaroj, internaciaj organizoj kaj amikoj el aliaj landoj, kiuj helpis la ĉinan popolon dum la milita tempo.

Kun dolora memoro de la pasinteco, Xi diris, ke la ĉina popolo ĉiam sin dediĉas al la vojo de paca disvolvado kaj kungajna strategio de malfermo.

Prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde en Pekino, ke Ĉinio firme disvolvos plu sian ampleksan strategian kunlaboran partnerecon kaj pligrandigi ĉiuflankan pragmatan kunlaboron kun Rusio.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun rusa prezidento Vladimir Putin, kiu tie ĉeestis memorfeston de la 70a datreveno de la venko de la Ĉina Popola Milito de Rezisto Kontraŭ Japana Agreso kaj de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito.

Li dankis Rusion por ĝia subteno al la memorfesto kaj la partopreno de la rusa honora gvardio en la milita parado. Li aldonis, ke Ĉinio kaj Rusio, kiel ĉefaj batalkampoj dum la Dua Mondmilito respektive en Azio kaj Eŭropo, faris grandajn oferojn kaj kontribuojn al la venko de la milito.

La ĉina prezidanto diris, ke lia maja ĉeesto al la rusa memorfesto de la 70a datreveno de la venko en la Granda Patriota Milito, la rusa termino por la Dua Mondmilito, kaj la partopreno de Putin al la ĵaŭda memorfesto celis plibonigi regionan kaj mondan pacon kaj akceli la homan aferon de paco kaj progreso.

Li diris, ke du flankoj devas pligrandigi kunlaboron en la kampoj de financo, investado, energio kaj regionaj aferoj kaj ellabori longtempan skizon por kombini la de Ĉinio proponitan iniciaton de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la de Rusio gvidatan projekton de Eŭrazia Ekonomia Unio, kaj efektivigi siajn kunlaborajn projektojn.

Putin diris, ke lin profunde impresis la granda memorfesto kaj milita parado.

Li alte taksis la parolon de Xi en la mitingo, opiniante, ke la parolo sendis klaran kaj fortan mesaĝon por paco. Li diris, ke Rusio sin dediĉos al profundigo de sia ampleksa strategia kunlabora partnereco kun Ĉinio, kaj lia lando volas akceli plu pragmatan kunlaboron kun Ĉinio en energio, petrolkemia industrio, financo, aerokosmo kaj aliaj kampoj. Rusio volas ankaŭ plifortigi kunlaboron kaj kunordigon kun Ĉinio en UN kaj aliaj internaciaj kaj regionaj organizoj.

Post la renkontiĝo, la du ŝtatestroj ĉeestis la subskribon de kelkaj interkonsentoj por kunlaboro en diversaj kampoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj lia sud-afrika paralelulo Jacob Zuma vendrede ĵurpromesis sukcesigi la Ĉina-Afrikan Pintkunvenon, kiu okazos decembre en Sud-Afriko.

La du landoj anoncis vendrede matene en Pekino, ke la sesa ministra kunveno de Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo estos altigita kiel pintkunveno, planita por la 4a kaj 5a de decembro en Sud-Afriko.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia sud-afrika kolego Maite Nkoana-Mashabane kune anoncis, ke ŝtatestroj de la du landoj invitos afrikajn ŝtatgvidantojn al la pintkunveno.

Dum renkontiĝo kun Zuma, prezidanto Xi diris, ke Ĉinio klopodos kun afrikaj landoj por la sukceso de la pintkunveno.

Xi diris, ke la ĉeesto de Zuma al la milita parado de Ĉinio montris la sindevontigon de la sud-afrika registaro kaj prezidento Zuma al paco kaj justeco de la mondo kaj al la ĉina-sudafrikaj rilatoj.

Zuma diris, ke Ĉinio suferis grandajn perdojn en la Monda Kontraŭfaŝisma Milito kaj faris grandajn kontribuojn al la venko de la milito. Li aldonis, ke la venk-taga solenado plene pruvis la firman decidon de Ĉinio en protekto de la monda paco kaj stabileco.

Hua Chunying, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, vendrede anoncis, ke ĉina ĉefministro Li Keqiang ĉeestos la Someran Davos-Forumon en la nordorienta ĉina urbo Dalian de la 9a ĝis 10a de septembro.

Hua diris en gazetara komunikaĵo, ke ĉefministro Li ĉeestos la malferman ceremonion de la ĉiujara forumo, konata ankaŭ kiel la Kunveno de Novaj Gvidantoj de la Monda Ekonomia Forumo 2015.

Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-moon ĵaŭde alvokis gvatemalanojn certigi pacan elektadon post la eksiĝo de prezidanto Otto Perez Molina.

La ĉiuflanke atakita prezidanto de Gvatemalo tiutage rezignis sian oficon kaj libervole submetis sin al juĝaj aŭtoritatoj. Tio okazis, post kiam la landa kongreso marde senigis lin je lia proces-imuneco, ĉar li estis suspektata pri implikiĝo en krima entrepreno por fraŭdo de dogano.

Deklaro publikigita de proparolanto de Ban diris, ke la ĝenerala sekretario estas konscia pri la profunda deziro montrita de la landaj civitanoj por ĉesigo de korupto kaj senpuneco, kaj pri la alvokoj por juraj kaj politikaj reformoj.

La gazetara departemento de UN ĵaŭde diris, ke pli ol 100 ŝtatestroj aŭ registaraj ĉefoj kolektiĝos en la stabejo de UN en la tria tagdeko de septembro por la Daŭripova Disvolva Pintkunveno de UN, kiu adoptos la daŭripovan disvolvan tagordon por la periodo post 2015.

Komunikaĵo publikigita de la gazetara departemento diris, ke la Daŭripova Disvolva Pintkunveno okazos en la stabejo de UN en Nov-Jorko de la 25a ĝis la 27a de septembro. Estos adoptita la dokumento de atingoj "Tansformi Nian Mondon: la Tagordo por Daŭripova Disvolvado 2030. La tagordo, kiu ampleksas 17 celojn de daŭripova disvolvado, montras direkton por la internacia disvolva kunlaboro en la venontaj 15 jaroj.