Peng Liyuan intervidiĝis kun Irina Bokova
  2015-09-05 15:54:38  Xiong Linping

La 4an de septembro Peng Liyuan, la edzino de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj la speciala senditino de Unesko por akcelo de edukado rilate al infaninoj kaj virinoj, en la nacia hotelo Diaoyutai intervidiĝis kun Irina Bokova, la ĝenerala sekretario de Unesko, alveninta por ĉeesti al la memoriga jubileado pri la 70a datreveno de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la venko de la monda kontraŭfaŝista milito.

Peng Liyuan diris, ke Ĉinio ŝuldas sian evoluon al la privilegia evoluigo de edukado, kaj la statusaltiĝo de la ĉinaj virinoj dependas ankaŭ de la popularigo de edukado ĉe virinoj. Ŝi diris ankaŭ, ke ŝi daŭrigos sian mision al speciala sendito donitan de Unesko por akcelo de edukado rilate al infaninoj kaj virinoj.

Irina Bokova gratulis Ĉinion pro tio, ke havis plenan sukceson la memoriga jubileado pri la 70a datreveno de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la venko de la monda kontraŭfaŝista milito, kaj donis al la ĉina registaro kaj Peng Liyuan mem altan takson pro ilia grava kontribuo al la akcelo de edukado ĉe infaninoj kaj virinoj.