Wang Yi intervidiĝis kun sudafrika eksterafera ministro
  2015-09-05 15:54:38  Xiong Linping

La 4an de septembro la ĉina eksterafera ministro Wang Yi en Pekino intervidiĝis kun la sudafrika eksterafera ministro Maite Nkoana-Mashabane, kiu akompanis la sudafrikan prezidenton Jacob Zuma al Pekino por ĉeesti al la memoriga jubileado pri la 70a datreveno de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la venko de la monda kontraŭfaŝista milito.

Wang Yi bonvenigis la sudafrikajn prezidenton Zuma kaj eksteraferan ministron Mashabane ĉeesti la memorigan jubileadon, kaj diris, ke tio estas firma subteno de Sud-Afriko al la monda paco kaj justa afero. Wang Yi montris, ke nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Sud-Afriko prezentas tendencon florante evolui; Ĉinio volas kune kun Sud-Afriko pene plenumi la kvin-dekjaran strategian projekton pri dulanda kunlaboro, akceli kunagadon en produktivo, mara ekonomio kaj aliaj kampoj, kaj movi la dulandajn rilatojn pli antaŭen.

Mashabane dankis, ke Ĉinio invitis prezidenton Zuma al la memoriga jubileado, kaj li diris, ke Sud-Afriko rigardas Ĉinion kiel unu el siaj plej gravaj strategiaj partneroj, kaj esperas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj terenoj.