Wang Yi renkontiĝis kun Singh
  2015-09-05 15:54:38  Xiong Linping

La 4an de septembro la ĉina eksterafera ministro Wang Yi renkontiĝis kun V. K. Singh, reprezentanto de la hinda registaro kaj hinda eksterafera ministro, veninta al Pekino por ĉeesti la memorigan jubileadon pri la 70a datreveno de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la venko de la monda kontraŭfaŝista milito.

Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Hindio, en moderne nacia sendependigo kaj liberigo, reciproke sin kompatis kaj subtenis, kaj havigis al si profundan amikecon. Singh esprimis sian gratulon pro tio, ke Ĉinio sukcesis organizi la memorigian jubileadon pri la 70a datreveno de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la venko de la monda kontraŭfaŝista milito. Li diris, ke Hindio volas kune kun Ĉinio disvolvi la dulandajn rilatojn.