Xi Jinping intervidiĝis kun etiopa ĉefministro
  2015-09-05 15:54:38  Xiong Linping

La 4an de septembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping en la Popola Halo intervidiĝis kun la etiopa ĉefministro Hailemariam Dessalegn.

Xi Jinping dankis, ke Hailemariam venis al Ĉinio por ĉeesti la jubileadon pri la 70a datreveno de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la venko de la monda kontraŭfaŝista milito, kaj montris, ke ankaŭ la etiopa popolo faris gravan kontribuon al la venko de la monda kontraŭfaŝista milito. Xi diris, ke la alesto de Hailemariam al la jubileado ne nur prezentas la profundan amikecon de la dulandaj popoloj, sed ankaŭ esprimas la firman koncepton de Etiopio strebi al defendo de la paco kaj justo.

Hailemariam diris, ke li ĝojas veni al Ĉinio por ĉeesti la jubileadon pri la 70a datreveno de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la venko de la monda kontraŭfaŝista milito. Li diris, ke Etiopio traktas Ĉinion kiel privilegian kunlaboran partneron kaj volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj.