Xi Jinping intervidiĝis kun prezidento de Demokratia Respubliko Kongo
  2015-09-05 17:20:34  Xiong Linping

La 4an de septembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping en la Popola Halo intervidiĝis kun Josef Kabila, prezidento de Demokratia Respubliko Kongo.

Xi Jinping esprimis sian laŭdon al Josef Kabila pro lia ĉeesto al la jubileado pri la 70a datreveno de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la venko de la monda kontraŭfaŝista milito, kaj emfazis, ke tio montras la amikecon de la konga popolo al la ĉina popolo, kaj ankaŭ la firman konvinkon de Kongo pri defendo de la paco.

Josef Kabila diris, ke li ĝojas veni al Pekino por ĉeesti la jubileadon pri la 70a datreveno de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la venko de la monda kontraŭfaŝista milito; Ĉinio invitis la kongan delegacion al la jubileado, kio estas fido kaj kuraĝigo de Ĉinio al Kongo; Kongo dankas Ĉinion pro la longtempa helpado kaj subtenado de Ĉinio al Kongo.