Li Keqiang intervidiĝis kun U Hain Sein
  2015-09-05 18:02:46  Xiong Linping

La 4an de septembro la ĉina ĉefministro en la Popola Halo intervidiĝis kun la birma prezidento U Hain Sein, veninta al Pekino por ĉeesti la jubileadon pri la 70a datreveno de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la venko de la monda kontraŭfaŝista milito.

Li Keqiang diris, ke novembre de 2014 li vizitis Birmon, kaj tie li kaj U Hain Sein kune venis en akordon pri evoluigo de la dulandaj rilatoj kaj de plenampleksa strategia partnereco dulanda; de tiam la dulandaj rilatoj progresis multe kaj rimarkinde; Ĉinio volas kune kun Birmo solidigi la amikecon, plivastigi la kunlaboron, kaj plifortigi kulturan interŝanĝon.

U Hain Sein dankis, ke Ĉinio donis ĝustatempan helpadon al Birmo, kiam en ĝi okazis akvokatastrofo; Birmo esperas, ke Ĉinio daŭre helpos Birmon en la konstruado de akvoutiliga instalaĵo.