Wang Yi eksplikis tri bazajn principojn por solvi la libian problemon
  2015-09-05 18:02:46  Xiong Linping

La 4an de septembro la ĉina eksterafera ministro Wang Yi intervidiĝis kun Mohammed al-Dairi, libia ministro pri eksterlandaj aferoj kaj internacia kunlaboro, veninta al Pekino por ĉeesti la jubileadon pri la 70a datreveno de la venko de la kontraŭjapana rezistmilito fare de la ĉina popolo kaj de la venko de la monda kontraŭfaŝista milito.

Wang Yi diris, ke Ĉinio atentas rilatojn kun Libio kaj ĝian situacion disvolviĝantan, kaj Ĉinio subtenas la politikan dialogon gvidatan de UN kaj volas daŭre ludi pozitivan rolon por pli frue restarigi pacon kaj stabilecon en Libio.

Wang Yi eksplikis tri bazajn principojn por solvi la libian problemon: unue, kiu ajn projekto por solvi la libian problemon, ĝi devas esti deziro kaj elekto de la libia popolo; due, la vojo por solvi la libian problemon devas baziĝi sur politika dialogo; trie, por solvi la libian problemon devas aperi ĉioampleksa rimedo.

Mohammed al-Dairi entute konsentis pri la tri bazaj principoj proponitaj de Ĉinio, kaj pro tio li dankis Ĉinion, ke ĝi faris pozitivan entreprenon por la libia problemo.