Publikiĝis la blanka libro pri Tibeto
  2015-09-06 15:14:01  Xiong Linping

La 6an de septembro la Novaĵa Oficejo de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro publikis la blankan libron "Sukcesa Praktikado de la Aŭtonama Sistemo super Nacia Regiono en Tibeto". La libro komplete konigas grandan ŝanĝiĝon, kiun alportis la praktikado de la aŭtonoma sistemo super nacia regiono. La blanka libro diras, ke la hodiaŭa Tibeto restas en la plej brila periodo en la historio.

La blanka libro montras, ke la aŭtonoma sistemo de nacia regiono konkordas kun la baza stato de Ĉinio unuigita per multaj naciecoj kaj kun la realo de Tibeto. Tibeto iras la vojon de la aŭtonoma sistemo super nacia regiono, kion ĝuste elektis la tibeta popolo, post kiam ili liberiĝis kaj fariĝis mastroj de si mem, kaj kio konformas al la bazaj interesoj de la tibeta popolo el diversaj naciecoj.

La plena libro havas 22 mil ideogramojn kaj konigas per granda nombro da datenoj kaj faktoj la gigantan ŝanĝiĝon de Tibeto post kiam praktikiĝis en ĝi la aŭtonoma sistemo de nacia regiono.