Miloj da siriaj rifuĝintoj eniris tra Aŭstrio en Germanion
  2015-09-06 16:42:14  Xiong Linping

En la lastaj du tagoj miloj da siriaj rifuĝintoj, antaŭe retenitaj en Hungario, sinsekve atingis tra Aŭstrio Germanion, sed la germanaj aŭtoritatoj diris emfaze: ĉi-foja permeso estas nur provizora urĝa rimedo.

La germana ĉefministro Angela Merkel kaj la aŭstra ĉefministro Werner Fayman, interkonsiliĝinte, decidis provizore permesi al tiuj rifuĝintoj eniri en la teritorion. En tiu tuta tago miloj da rifuĝintoj pertrajne tra Aŭstrio atingis germanajn urbojn, interalie Munkenon. La bavaria registaro taksis, ke tiutage la nombro de atingitaj rifuĝintoj eble superis 8 000 homojn. La surloka komandejo en la munkena trajnostacio taksis en la 6a de septembro, ke ankoraŭ miloj da rifuĝintoj alvenos. Krom en Munkeno tiuj rifuĝintoj estos aranĝitaj en diversaj provincoj de Germanio.