Ŝipo renversiĝis en Sud-Koreio
  2015-09-06 16:42:14  Xiong Linping

La 6an de septembro la sudkorea polica oficejo pri sekureco por maro en Jeju informis, ke je la 6a horo kaj 25 minutoj en la tago sudkorea mara polico trovis en maro apud la insulo Chuza en Jeju la fiŝkaptan ŝipon Haenam-gun jam renversiĝinta. Ĝis nun 3 homoj en la ŝipo estis savitaj, 8 mortis, kaj 10 malaperis.

La mara polico informis, ke laŭ la noto de navigado en la ŝipo Haenam-gun troviĝis 22 ŝipanoj, kaj nun la polico faras pluan esploradon pri aliaj informoj rilate al ĉiuj ŝipanoj.