Financa merkato de Ĉinio espereble estos pli stabila
  2015-09-06 16:42:14  Xiong Linping

En la 5a de septembro la oficiala retejo de la Ĉina Popola Banko informis, ke Zhou Xiaochuan, direktoro de la Ĉina Popola Banko, en la konferenco de financoministroj kaj bankestroj el G20, diris, ke nun la valuta kurzo de juano kontraŭ usona dolaro jam inkliniĝis al stabileco, la akcia merkato jam agordiĝis en sia loko, kaj la financa merkato espereble stabilos pli ol antaŭe.

Zhou Xiaochuan emfazis en la konferenco, ke kvankam en la financa merkato de Ĉinio aperis ioma fruktuo, tamen la decidemo de la ĉina registaro profundigi la reformadon ne ŝanĝiĝis, kaj Ĉinio ankoraŭ daŭre antaŭenigos diversspecajn reformojn.